Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Babilejo · Ora libro · Ligiloj · Plano

Babilejo

Uzmaniero

Uzo-instrukcio por Senlima Babilejo

 


 

Cxiun mardon, kunvenu de 20h30 gxis 21h30 en nia babilejo !

 

Por sekvi la babiladon :


Malfermu la pagxon babilejo, en la kampon "surnom:" enskribu vian deziratan aliason kaj kliku la butonon "Connexion" (konektado). Malfermigxas la babilado. Supre en la fenestreto (blanka areo) vi vidas viajn parametrojn. Cxi-tie poste aperos la mesagxoj de la partoprenantoj.
Dekstre, sur verda areo, montrigxas la aliasoj de la cxi-momentaj partoprenantoj de la babilado.

Gxentileco petas malanonimecon de via persono :
Kliku la butonon "Paramètres" (parametroj); malfermigxas fenestreto en kies blankajn kampojn vi povas enskribi informojn pri vi:
- Véritable nom
(vera nomo). Enskribu vian (oficialan) nomon (el via pasporto)
- Email
(e-majl-adreso). Enskribu vian elektronikan posxt-adreson (se vi havas)
- Commentaire
(Komento). Se vi volas, enskribu komenton, ekz-e "La plu bono esperantisto da la mondo".

Kliku butonon "Appliquer" (apliki) por sendi la informojn al la babilejo.
Kliku butonon "Sauver" (savi) por sendi la informojn al la babilejo kaj permanente memorigigi ilin.

La informojn pri alia partoprenanto (aux vi mem) vi povas atingi unue selektante lian/sxian nomon (dekstre klik-musumante gxin) kaj due klikante la butonon "Info utilisateur" (info pri uzanto) kaj aperas informoj pri tiu persono en la babila kampo.

Por "diri" ion en la konversacio :
Malsupre de la (granda) babila kampo estas eta (unulinia) kampo; cxi tie unue estas skribita "Tapez votre message ici puis appuyez sur [Entrée]" ("Tajpu cxi-tien vian mesagxon kaj poste premu enigi [Enter]"). En tiun kampon tajpu vian aldonon al konversacio, kaj premu klavon "enigi" [Enter] aux klavon "nova linio" [Return]; tiam la tajpita mesagxo malaperas de la tajp-kampo kaj aperas en babil-kampo.

Por forlasi la babilejon :
Kliku butonon "Déconnexion" ("Malkonekti"); reaperos la unua bildo de cxi tiu pagxo.

 

Verkis U. P. Langenbach. Ekbabili


 


Nuna: Hejma-Babilejo-Uzmaniero