Vervierso,
Cxefa urbo de distrikto, fama komerca centro, valona cxef-urbo pri akvo,
estas famkonata pro sia ricxa pasinteco, kiu igis gxin mondfama lana urbo.
Ideale situanta porde de la Ardenoj [Ardennes], de la Altaj Marcxoj
[Hautes-Fagnes] kaj de la regiono de Herve, sine de la triangulo
Liège-Maastricht-Aachen, facile alirebla cxu auxtovoje, cxu fervoje, Vervierso
estas deirpunkto de neforgeseblaj promenadoj kaj ekskursoj.
Ennestigita en mirinda valo, gxi donacas al turistoj ne nur siajn
verdumantajn montetojn, siajn pentrindajn kaj ravajn pejzagxojn sed ankaux la
ricxecon de siaj muzeoj kaj de sia arkitektura heredajxo.
Vervierso, tio estas ankaux arto - tiu de muziko kaj kanto -, tio estas
ankoraux koloroj, parfumoj kaj reala vivgxojo.
Vervierso, urbo, regiono, sed antaux cxio dinamika kaj placxa civito kie
estas bone restadi.
|
HOTEL DES ARDENNES,
15 pl. de la Victoire, B-4800 VERVIERS Tel. : 087 / 22
39 25 - Fax. : 087 / 31 60 91 |
HOTEL AMIGO,
1 rue Herla, B-4800 VERVIERS Tel. : 087 / 22 11 21 -
Fax. : 087 / 23 03 69 |