Urboj
Aachen
(DE)
La varmaj fontoj de Akeno jam
estis konataj de la Keltoj kaj estis tauxgarangxitaj kiel banejoj de la
romianoj. Sub Karlo-la-Granda, la urbo igxis la centro de la franka imperio. La
proksimeco de gravaj tavoloj da lignito kaj karbo parte klarigas ke Akeno
hodiaux igxis grava industria kaj universitata urbo.
Kelmis
(BE)
La iama neuxtrala
Moresneto estas nepre konenda de la esperantistoj.
Urba promenado
Liège
(BE)
Liegxo ofertas tri
vizagxojn : la historia centro, propra al la urbo de la Princepiskopoj,
unuigita pro la memoro de prestigxa moza arto, la cxirkauxurbaj kvartaloj el la
19a jarcento, ofte atestantoj de intensa industriigo kaj de krizoj kiuj sekvis
gxin sed ricxa je bela burgxa arkitekturo, kaj la post-modernistaj hejmoj el la
fino de la 20a jarcento.
Maastricht
(NL)
Kontakte de la tri landoj,
Mastrikto estas la cxefurbo de la Nederlanda Limburgo. Situanta sur la
maldekstra bordo de la Mozo, gxin disigas de Belgio la Alberta kanalo. Gxi
distingeblas el la cetero de la lando pro gxiaj sxtonaj domoj, laux Moza tipo,
gxiaj valaj cxirkauxajxoj, gxia « suda » karaktero. Temas pri urbo tre
vivoplena, kun multaj piedirejoj.
Moresnet-kalvario
(BE)
La plej granda fervoja viadukto.
Kastelo de Bempt, ruinoj de tiuj de Alensberg kaj Schimper. Placo kun tipaj
domoj. Fama Maria pilgrimejo (kalvario).
Monchau
(DE)
Belvidejo arangxita borde de la vojo n° 258, venanta el
Akeno, rajtigas belegan vidon al tiu malnova urbeto en Ejfel. Gxiaj mallargxaj
kaj altaj domoj, gxiaj ardezaj tegmentoj, kunpusxigxas funde de profunda valo de
la rivero Rur. Iliaj trabfakajxoj fasadoj [Fachwerkhaüser] sekvas unu la alian
borde de la akvo kaj longe de kurbigxemaj stratoj.
Tongeren
(BE)
Ne mankas historiaj
postrestajxoj en la plej malnova urbo de Belgio. Romiaj muroj, mezepokaj
cxirkauxmuroj, romanika klostro el la 12a jarcento kaj Moerenpoort atendas la
vizitanton, sed la muzeo pri arkeologio sola pravigas la
translokigxon...
Valkenburg (Fauquemont -
NL)
En la cxarma valo de la rivereto
Geul [hurlego] formanta cxi-tie du brakojn, Valkenburgo [Fauquemont] estas eta
malnova urbo, somere tre vizitata de feriantoj kiujn allogas dolcxe vala
pejzagxo, belaj parkoj, gravaj turismaj konstruajxoj kaj diversaj distrajxoj. La
urbo konservas du pordojn el sia fortikigita cxirkauxremparo.
Vaals
(NL)
Urbo tre frekventata pro la
proksimeco de la trilanda punkto [Drielandenpunt] inter BE-NL-DE.
Verviers
(BE)
Vervierso estas grava urbo kiu
kapablis konservi agrablan etoson malgraux sia ekonomia disvolvigxo. Ricxa je
belaj restadejoj, la urbo sin rivelas ideala loko por ekskursi al la regiono.
Historia urbo, gxia kultura heredajxo atestas pri alloga urba aspekto kiu
kontrastas kun la kampara vizagxo de la cxirkauxo : www.senlime.org/si/Verviers.html
Kerkrade - Abatejo
Rolduc (NL)
Oriente de Kerkrade staras la
iama abatejo Rolduc. Situanta supre de flanko de la valo de la lima rivero Wurm,
gxi estas hodiaux okupita de kulturcento, gimnazio, seminario kaj muzeo. La
abatejan pregxejon enkadrigas konstruajxoj el la 17a kaj 18a jarcentoj (nia
lasta TLR).
Turoj
Baudouin (BE)
Alta je 50 m., la turo
«Baudouin» impone staras sur la verdema pejzagxo de la belegaj arbaroj cxe la
tri landlimoj (kiuj estis kvar). Vitromura lifto kondukas la vizitantojn sur
panoramika belvidejo. Tiu turo, precize situanta cxe la plej norda kaj alta
punkto de la triangulo de la iama neuxtrala Moresneto, bordas pro tio multajn
pagxojn de la ttt-ejo de Senlime.
Granus
(DE-Akeno)
Sur la dekstra flanko de la
urbodomo Akena videblas la turo Granus. La 21 malsupraj metroj datigxas de la
Karloregxa epoko (788). La turo apartenis al la palaco de Karlo-la-Granda, kaj
utilis samtempe kiel gvatejo kaj logxejo.
AFCENT
(NL-Brunssum)
En 1967, NATO translokigis la
sidejon de la cxefkvartaloj de la aliancigxintaj fortoj en Centra Euxropo
(AFCENT), de Parizo al Brunssum. Tiuj-cxi starigis siajn antenojn sur iama
minputo, turo nevizitebla kiun oni kontrauxmetis, pro gxia militista uzo,
al tiu de Eben-Ezer, multe pli interesa.
Pli…
Eben-Ezer
(BE)
La legado de Apokalipso laux
Johano kaj skribajxoj de la greko Hermas, disciplo de sankta Pauxlo sendube
estis la faktoj kiuj kondukis Roberton Garcet, paceman (kaj esperantistan)
manlaboriston konkretigi sian revon per tiu turo kies proporcioj inspirigxas de
tiuj de la Nova Jerusalemo, laux Sankta Johano.
Pli...
La Gileppe
(BE)
La panoramika turo apud la artefarita lago sur la rivero
«Gileppe» supreniras gxis 77,60 metroj. Oni tie trovas 624 m2 da vitra
surfaco. Konstruita kadre de monkompensoj donitaj al Valonujo franclingva pro
gravaj pligrandigaj laboroj faritaj en la haveno Zeebrugge, en Flandrujo
nederlandlingva, tiu luksa observejo longe restinta nealirebla al la publiko
igxis simbolo pri la lingva kaoso.