TERITORIO
La Euregiono Mozo-Rejno estas translime
kunlaboranta, kulture richa komunumo, ene de la Europa Unio.
La Euregiono Mozo-Rejno konsistas el la belgaj
provincoj Limburgo (800.000 enloghantoj) kaj Liegho (1 miliono da enloghantoj),
el la suda parto de nederlanda Limburgo (700.000 enloghantoj), kaj el la
subregiono Akeno (parto de la distrikto Kolonjo, kun pli
ol 1 miliono da enloghantoj).
Tiu trilingva regiono, kie lingvaj kaj naciaj limoj ne
kongruas, travivis longan komunan historion. Kontakt-punkto inter tri gravaj
kulturaj fluoj, la Euregiono Mozo-Rejno celas Eùropan Unuighon.
HISTORIO
Jam de antaù la dua mondmilito, esperantistoj el la tri
najbaraj landoj kutimis renkontighi. Ili ofte biciklis kaj tranoktadis unu che
la alia. El tio naskighis la tiel nomataj Trilandaj Renkontighoj, kiuj
ankoraù nun chiujare (printempe kaj aùtune) okazas en tiu regiono. Chiu el la
regionaj esperanto-grupoj (Akena, Marnolanda, Verviersa,...) siavice organizis
la Trilandajn Renkontighojn.
Plurfoje, grupeto da volontuloj klopodis starigi ian
konstantan organizan komitaton, kun pli-malpli mallonga sukceso. Tiel, iom post
iom, naskighis la ideo transiri de Trilanda Renkontigho al trilanda
asocio.
Tiu-chi fondighis la 17-an de oktobro 1993, okaze de
historia Trilanda Renkontigho en Kelmis (Belgio), renkontigho kies temo
estis la iama esperantista projekto pri (esperantlingva) shtato en proksima
Neùtrala Moresnet. Unu jaron poste, okaze de alia Trilanda Renkontigho,
chi-foje en Comblain-au-Pont (Belgio), la dua ghenerala Asembleo de la membroj
aprobis la definitivan statuton kaj la internan funkciadon de la Asocio.
EL LA STATUTO
- ART. 1. - La asocio Senlime celas
plifortigi la interpopolan interkomprenighon helpe de la internacia lingvo
esperanto, precipe en la Euregiono Mozo-Rejno. Ghia nuna sidejo estas:
Tienbundersweg 38, NL-6321 CR WIJLRE.
- ART. 2. - 1. Membro estas chiu esperantisto
loghanta en la Eùropa Unio, kiu interesighas pri la Euregiono
Mozo-Rejno kaj kiu apogas la asocion [...].
- ART. 7. - La administra komitato konsistas el
membroj, laùeble reprezentantaj chiujn grupojn, kaj esperantistoj pretaj
aktive kunlabori kun la asocio (ekzemple organizante Trilandan
Renkontighon) en ghia regiono.
ORGANIZO
- La Asocio estas estrata de la Ghenerala
Asembleo(1), kunvenanta chiujare okaze de Trilanda Renkontigho, sed la
chiutaga vivo de la asocio estas prizorgata de komitato (kunvenanta chiun duan
monaton), kiu konsistas el:
- tri sekretarioj (unu por chiu lingvo), inter
kiuj unu ghenerala sekretario;
- tri kasistoj (unu por chiu lando), inter kiuj
unu centra kasisto;
- aliaj konstantaj kunlaborantoj (pri taskoj kune
difinitaj).
- Unu el la chefaj taskoj de la komitato estas la
organizado de la Trilandaj Renkontighoj. La komitato sendas personan
invitilon kaj informojn pri renkontighoj kaj pri aliaj asociaj aferoj al chiu
kotizanta membro (tiu-chi krome ghuas rabaton okaze de chiu Trilanda
Renkontigho).
GRUPOJ
Esperantista Grupo
Verviers (BE)
Liège-Esperanto (BE)
Esperanto-Rondo Aachen (DE)
Marnoland-Grupo (NL)
KOTIZO
Membrigho validos nur post pago de la kotizo: informojn pri
tio vi legu sur la paghoj "informilaro"...